Malliberigitaj ni ankaŭ estas de la nedeĉifrebla flugado de la tempo. Mi scivolas, kion volis diri la aŭtoro per “fendiĝantaj la subtilajn spacojn el la lum’”, aŭ per la originala frazero se ĝi alvenis distordita al miaj manoj. La dua kazo pli verŝajnas al mi, ĉar mi ne scias, kiel objekto direkto povas taŭgi en tia kunteksto; ĉefe, mi ne kredas, ke verbo konstruita per la afikso “-iĝ-” povas esti transitiva.
Aliflanke, mi havas similan dubon pri kiel “dubemo” rolas en “rikanas dubemo sardonaj speguloj”, malgraŭ la beleco de la kanto.
Mi ankoraŭ ne povas aŭdi, “morgaŭ floros la mateno” sen verŝi larmon.
_________________
The red lake has been forgotten. A dust devil stuns you long enough to shroud forever those last shards of wisdom. The breeze rocking this forlorn wasteland whispers in your ears, “Não resta mais que uma sombra”.